Enŝipiĝejo
Kapitano Persikore Plum perŝipas plurajn specojn de minimuma beletro, precipe mikrofikciaĵojn kaj mikropoemojn. De tempo al tempo verketoj de poezia prozo aperas kiel kaŝvojaĝantoj, sed ili ne multe ĝenas. La ĝenroj de la varoj estas sciencfikcia, fantasta, horora kaj cinama. Nu, momenton, ne, ne cinama, tio estas alia afero. Vi rajtas libere esplori per la supra tirmenuo.
Se vi havas dubon aŭ komenton, ne hezitu kontakti la kapitanon, la stiriston aŭ la ŝipan sorĉiston, ĉiuj estas la sama persono.
Ek, enŝipiĝu: la sorĉoj de la kapitano estas apenaŭ danĝeraj kaj odoras je persiko kaj kariofilo, la kargujoj plenplenas de etaj literoj kaj la spaco inter planedoj estas senfina.